sábado, 15 de setembro de 2012

Ekzerco pri Afiksoj




Kompletigu per afiksoj: ist - aĵ - mal - ec - in - ek

Ekde 1905 en la pentr(1)_____oj de Picasso (2)_____regis la roza tono. Kompare al la blua periodo aperis liaj verkoj (3)_____pli melankolie, la bluo restis en fono. Liaj pentromotivoj estis sorĉ(4)_____oj, ŝnurdancistoj, kaj harlekinoj (tristaj ĝojigistoj), klasika bel(5)_____o. La "dolĉa doloro" aperas ĉiam forte sur liaj pentraĵoj. Gravaj verkoj de la periodo: "Vir(6)_____o kun frugilego" kaj "Ŝnurdancista familio".





Solvo (trapasu la premitan muson super la suban spacon)
___________

Ekde 1905 en la pentraĵoj de Picasso ekregis la roza tono. Kompare al la blua periodo aperis liaj verkoj malpli melankolie, la bluo restis en fono. Liaj pentromotivoj estis sorĉistoj, ŝnurdancistoj, kaj harlekinoj (tristaj ĝojigistoj), klasika beleco. La "dolĉa doloro" aperas ĉiam forte sur liaj pentraĵoj. Gravaj verkoj de la periodo: "Virino kun frugilego" kaj "Ŝnurdancista familio".
___________



--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Nenhum comentário:

Postar um comentário