sábado, 15 de setembro de 2012

Ekzerco pri la Akuzativo

Programo Mia Amiko



Kompletigu la spacojn, uzante la akuzativon laŭnecese:
Jen ki_____ vi devos fari por ricevi la kompens_____ promesit_____ de la Reĝo. Eliru el la urbo ĉe la suda pordego, kaj tie vi trovos tri hundet_____ malsamkolor_____; la unu_____ estos blanka, la dua nigra, la tria ruĝa. Vi devos mortigi il_____ kaj tiam aparte bruligi ĉi_____, kaj kunpreni la cindrojn. Metu la cindrojn de ĉiu hund_____ en sak_____ de ties koloro, tiam iru antaŭ la pord_____ de la palac_____ kaj kriu, 'Konata medicinisto venis de Janina en Albanio. Sole li povas resanigi la Reĝ_____ kaj redoni al li la fortec_____ de la junaĝ_____.' La medicinistoj de la Reĝo diros, 'Jen fraŭdul_____, homo nekler_____,' kaj ili faros ĉia_____ malfaciligojn, sed finfine vi venkos ili_____, kaj prezentos vi_____ antaŭ la malsan_____ Reĝ_____. Vi tiam devos postuli tiom da lign_____, kiom povas porti tri mul_____, kaj grand_____ kaldron_____, kaj devos fermi vi_____ en ĉambro kun la Sultan_____, kaj kiam la kaldron_____ ekbolos, vi devos ĵeti li_____ en ĝi_____, kaj tie lasi li_____ ĝis la karn_____ entute forfalos de la ostoj. Tiam aranĝu la ost_____ en la ĝustaj lok_____, kaj ĵetu sur ilin la cindrojn el la tri sakoj. La Reĝ_____ reviviĝos, kaj estos tute sama kiel li estis kiam li havis dudek jar_____. Kiel kompens_____, postulu la bronz_____ ring_____, kiu havas la potenc_____ doni al vi ĉi_____, ki_____ vi deziras. Iru, fil_____ mia, kaj ne forgesu miaj_____ instrukcioj_____.

Solvo (trapasu la premitan muson super la suban spacon)
_____
Jen kion vi devos fari por ricevi la kompenson promesitan de la Reĝo. Eliru el la urbo ĉe la suda pordego, kaj tie vi trovos tri hundetojn malsamkolorajn; la unua estos blanka, la dua nigra, la tria ruĝa. Vi devos mortigi ilin kaj tiam aparte bruligi ĉiun, kaj kunpreni la cindrojn. Metu la cindrojn de ĉiu hundo en sako de ties koloro, tiam iru antaŭ la pordon de la palaco kaj kriu, 'Konata medicinisto venis de Janina en Albanio. Sole li povas resanigi la Reĝon kaj redoni al li la fortecon de la junaĝo.' La medicinistoj de la Reĝo diros, 'Jen fraŭdulo, homo neklera,' kaj ili faros ĉiajn malfaciligojn, sed finfine vi venkos ilin, kaj prezentos vin antaŭ la malsana Reĝo. Vi tiam devos postuli tiom da ligno, kiom povas porti tri muloj, kaj grandan kaldronon, kaj devos fermi vin en ĉambro kun la Sultano, kaj kiam la kaldrono ekbolos, vi devos ĵeti lin en ĝin, kaj tie lasi lin ĝis la karno entute forfalos de la ostoj. Tiam aranĝu la ostojn en la ĝustaj lokoj, kaj ĵetu sur ilin la cindrojn el la tri sakoj. La Reĝo reviviĝos, kaj estos tute sama kiel li estis kiam li havis dudek jarojn. Kiel kompenson, postulu la bronzan ringon, kiu havas la potencon doni al vi ĉion, kion vi deziras. Iru, filo mia, kaj ne forgesu miajn instrukciojn.
_____
--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Um comentário: