sábado, 15 de setembro de 2012

Elektu inter "Aŭ" aŭ "Apenaŭ"



Elektu inter  "Aŭ" aŭ "Apenaŭ":

______ Johano eliris el la arbaro, forta vira voĉo ekkriis al li: "He, kamarado! kien vi migras?"
La studenton mi neniam plu vidis! ______ pli ĝuste, mi, mi lin vidis, sed li min ne vidis.
______ ŝi eniris en la malvarman akvon, ŝin subite atakis sveno. 
Ni ne faru ion ajn, kio povus ofendi tiun ______ alian genton ______ religian grupon
______ ŝi ekfrapis la unuan kordon, ĉiuj levis la maldekstran piedon, ĉar la gnomoj estas maldekstruloj.
______ tio estis dirita, la mano de Georgo tuj malrapide malleviĝis.
Ĉu iliaj popoloj estas fortaj ______ malfortaj?

Solvo (trapasu la premitan muson super la suban spacon)
---------

Apenaŭ Johano eliris el la arbaro, forta vira voĉo ekkriis al li: "He, kamarado! kien vi migras?"
La studenton mi neniam plu vidis! Aŭ pli ĝuste, mi, mi lin vidis, sed li min ne vidis.
Apenaŭ ŝi eniris en la malvarman akvon, ŝin subite atakis sveno. 
Ni ne faru ion ajn, kio povus ofendi tiun aŭ alian genton aŭ religian grupon
Apenaŭ ŝi ekfrapis la unuan kordon, ĉiuj levis la maldekstran piedon, ĉar la gnomoj estas maldekstruloj.
Apenaŭ tio estis dirita, la mano de Georgo tuj malrapide malleviĝis.
Ĉu iliaj popoloj estas fortaj aŭ malfortaj?
--
Kontribuo de Hector Dufau
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Nenhum comentário:

Postar um comentário